Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/48

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vojaĝo. Nek ili mem revenas, nek ili sendas sciigon, nek grizan ĉevalon, nek multkoloran falkon. Kaj funebre ploradis la maljuna patrino sidante ĉe fenestro, malfacile ĝemadis la griza patro en la kastelo promenante.

Kaj alvenis printempo, ekpepis la malgranda hirundo alportinte ĝojan novaĵon: revenas du, kvazaŭ falkoj, filoj el malproksima orienta lando, kie ili peladis siajn ĉevalojn servante al la glora Algirdas…

Kaj revenis du junuloj kaj alportis tiom da akiro, kiom verŝajne neniu antaŭe alportadis: estis inter akiraĵo hakiloj kaj glavoj el malmola ŝtalo, estis oro kaj arĝento, kaj flava sukceno, kaj silka ŝtofo…

Ekĝojis la maljuna nobelo, kvazaŭ suno li heliĝis, kaj invitis li ĉiujn siajn najbarojn, riĉajn kaj malriĉajn, tiujn, kiuj sin okupis per glavo, kaj tiujn, kiuj per plugilo teron kulturis… Ĉiujn invitis la maljuna nobelo kaj aranĝis grandan festenon.

Tri tagojn kaj tri noktojn kvazaŭ rivero fluis tie vino, kvazaŭ lagoj staris tie dolĉa mieltrinkaĵo. Tri tagojn kaj tri noktojn ĉiuj trinkis kaj manĝis, kion nur ili volis… Ĉiuj partoprenis en ĝojo de maljuna nobelo kaj tiu ĝojo ne povis finiĝi…

Kaj kelkiu tiam enviis lin, ke dioj donis al li tiajn filojn, kvazaŭ larĝkornajn bovojn, vivantajn je utilo al patrujo, je gloro al la gento de Kirklys…

VI.

Ne ĉiuj ĝojis pri feliĉo de nobelo Kirklys. Ne ĝojis la maljuna patrino, atendanta la plej aĝan filon, ne ĝojis ankaŭ la belulino Mejluje, la juna filino de Kindys.