Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/49

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Malgajaj por ŝi estis la printempaj tagoj, malgaje lumis la varma suno, malgaje pepadis por ŝi la birdetoj en ĉeriza ĝardeno…

La sopiro premis la koreton de junulino, larmoj la okulojn malheligis kaj ĉiam ŝi atendis ies revenon el fremda lando, ĉiam ŝajnis al ŝi, ke iu vokas ŝin de malantaŭ la densaj arbaroj kaj altaj montoj…

Hontis nia junulino, ke ĉiuj ŝiaj pensoj estis tie, kie la junulo rajdis; ke ĉiu ŝia sonĝo estis pri la sama junulo jen vundita kaj ŝian helpon alvokanta, jen transformiĝinta en falkon kaj flugante la virginojn de fremda lando alloganta…

Kaj tiel revadis kaj sonĝadis la juna knabino la tutan printempon; jam venis la varma somero kaj la sopiro ĉiam mordadis la koron.

Ne unufoje la knabino, apogiĝinte sur kupran pordegon kaj rigardante la malproksiman vojon, vidis malproksime rajdanton… Ekvidinte ŝi pensis, ke revenas filo de Kirklys, la juna Zubrys — kaj la koro en la brusto pli ofte batis kaj larmoj la okulojn malheligis… Sed rajdis junuloj kaj preterrajdadis, sed tiu atendata, tiu deziregata ne venadis…

VII.

Kaj tra la tuta lando disvastiĝis la famo, ke malproksime, malproksime, tie ĉe Balta maro estis granda batalo. Trifoje suno leviĝis kaj subiris kaj la bravuloj en batalo luktis. Multe da sango tie fluis, ne unu kuŝigis tie sian junan kapon ĝis la malbona malamiko estis venkita…

Granda ĝojo estis en la patrolando, ke la malamiko estis venkita, ke riveroj de lia sango estis elverŝitaj… Ne timis jam griza maljunulo,