en ĝian kolon fortan lancon. Kolere ekblekis cervo, eĉ arbaroj eĥe resonis, kaj renversiĝis sur bordaj ŝtonoj.
— Bona signo! — ekkriis la viroj.
— La dioj favoras nian ĉasadon, ke la cervoj eĉ mem al ni kuras, — diris la kuraĝa Zubrys.
— Ova! mi mortigos tutajn veturilojn da bestoj. Tutan jaron ni manĝos kaj ne povos formanĝi.
— Ne rajdu ĉasadi, nobeloj, — diris la maljuna Kulvys, kiu multon vidis dum sia vivo: — turnu viajn ĉevalojn reen: en arbaroj estas maltrankvilaj tempoj, se la bestoj kuras en kamparojn.
Ne atentis ĉi tiujn vortojn la nobeloj kaj gaje forrajdis en arbaron. Tuj ekeĥis la arbaroj de trumpetsonoj.
Kaj ektimis la bestoj kaj kaŝiĝis en densaĵoj. Ektimis, ke la filoj de Kantolando forrajdis ĉasadi.
Kaj disiĝis la ĉasistoj traserĉante la krutajn deklivojn, la arbaron kaj arbardensaĵojn…
XIII.
Disiĝis la homoj en arbaro, multe da kapreoloj ili mortpafis, multe da ursoj ili mortpikis.
Sed neniu tiom mortpafis, kiom la juna Zubrys. Nur unu kapreolon, kiun vundis Mejluje, li ne povis atingi kaj ĝin persekutante li forvagis profunde en arbaron.
La suno jam estis malalte, la arbaro jam envolviĝadis en noktan kovraĵon, kaj li ĉiam ankoraŭ postsekvis.
Jam la suno subiris kaj malluma nokto kuŝiĝis sur arbaron, kaj li ĉiam ankoraŭ persekutis. Kaj persekutante li ekaŭdis fortan korntrumpetadon…
Kaj oni trumpetis ne tiel, kiel oni trumpetas dum ĉasado alvokante la malproksimen forvagin-