Kaj ekmalĝojis koro de junulo, ke ĉiuj lin sola forlasis je venĝo de malamiko. Profunde ekspiris la junulo alvokante helpon de plej altaj dioj: „Prefere mi juna pereos, mian liberan kapon formetos, ol fariĝos sklavo de krucmilitistoj… Dioj plej altaj, Perkuno[1] plej potenca, portu min nur en Nemunas, ke la malamikoj ne moku, ke neatendite min atakis, facile min venkis… Kuru, kuru ĉevaleto, portu min junulon almenaŭ ĝis Nemunas-rivereto.“
Multe da krucmilitistoj baris la vojon al junulo. Ili estis multaj kaj li sola. Sed ne haltigis la bravulo sian ĉevalon, nur kiel rajdis, tiel preterrajdis… Kaj kie kuris lia griza virĉevalo, tie per krucmilitistoj estis sternita la tero: en malbona, malfeliĉa tempo la barbuloj baris la vojon al revenanta militheroo!
Ekblekis la krucmilitistoj kvazaŭ serpento ilin mordis, ekvidinte ke la junulo forkuris kaj postsendis al li centojn da sagoj; flugis la rapidaj sagoj, unuj preterflugis, aliaj vundis la ĉevalon, triaj disŝiradis la blankan korpon de junulo. Bone estis nun al malamiko postsekvi: kie la junulo rajdis, tie sangosignoj restis. Tiu sango estis ne de malnoblaj krucmilitistoj, nur de brava junulo aŭ de lia cevalo.
— Portu, ĉevaleto, portu min junan nur en Nemunas, en profundan akvon!
La krucmilitistoj sekvas, kun hundoj ili persekutas ĉiam pli kaj pli proksimen: laciĝas lia griza ĉevalo, per sango ĝi ŝvitas.
— Portu, nur portu, ĉevaleto, min junan en
rivereton, en profundan akveton!
- ↑ Perkuno estis la ĉefa dio de idolanaj litovoj, estro de fulmotondro.