Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/65

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Restis nur sole la tombejo, alta, longeta, per abiarbareto kovrita. Kaj eĉ ĉi tiun tombejon la kolera vento detruadas, la flavan sablon forblovante. Kaj eĉ la arbaroj malaperas…

Kaj la homoj forgesis, kiu kuŝas en ĉi tiu tombejo, nur oni scias, ke tie kuŝas ne ordinaraj morlemuloj.

Kaj la maljunuloj rakontas, ke tie grandeguloj, herooj kuŝas, sed kiuj, tion neniu scias.

La malfortaj idoj forgesis, kiel la maljuna nobelo Mykis aranĝis la edziĝfeston por sia bofilo Zubrys.

Forgesis ĉi tion la proksima gento, forgesis ĝin ankaŭ la pli malproksimaj homoj.

Aŭ eble ili tute rezignis je siaj prapatroj kaj sia gepatra lingvo…

Silentas la ĉirkaŭo… Jam ne tintas plu glavoj, ne blekas plu de Kantolanda militistaro ĉevaloj, nur malĝoje ploras la nudiĝinta monto de Merkine. Ploras ĝi, ploregas, ke la filoj de Kantolando ĝin forgesis.

29.12.1911.
Trad. J. Maĉernis.


{{Titolo|El Kreve-Mickeviĉius. Sorto de l’ pego.

Somero… Tagmezo… Arbaro bruas, kvankam mi tute ne sentas venton: ĝi kuradas sur altaj vojetoj, sur pintoj de l’arboj. Arbaro estas plena je mistero, profunda trankvileco kaj potenco kiel ekzistajo, kiu multe scias kaj komprenas. 63