Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/106

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
89
MIRINDA AMO

sekve, devas eterne esti en akordo kun si mem. Ĉia ŝanĝo estas nur ŝajna. Plue, la konstanta rilato de la animo kun la Absoluto postulas senkomenciĝon same kiel senmortecon, ĉar la animo, ne povante ĉesi, ne povas havi komencon. Antaŭ-ekzistado estas same nepra postulato kaj same certa kiel la estonta vivo. La tuta universo troviĝas en ĉiama stato de progreso: la eterna, spirita esenco, fariĝinte parto de la materia mondo, ĉiam suprenlaboras. Vi konsentas, sinjoro pastro, ke laŭ ĉiuj religiaj konceptoj, la mondo “kuŝas en” la malbono kaj neperfekto. Do, estas la devo de l’ homo helpi al tiu ĉi suprenevoluado per ĉiu rimedo. Rilate unu individuan spiriteron tiu evolucio ne povas kompletiĝi en la daŭro de unu vivotempo. La teozofo, do, kredas je reenkorpiĝo aŭ transmigrado de animoj. Se — por antaŭveni eblajn kontraŭargumentojn — la memoro ne ekzistas de unu vivo al alia, tio nur montras, ke la memoro ne estas parto de la animo.

Vidante, ke pastro Parkinson jam de kelka tempo volis paroli, la princido eksilentis kaj duonkuŝiĝis sur sian molan sofon. La juna pastro, rigardante kun admiro kaj respekto la noblajn, mildajn vizaĝtrajtojn de l’ hindo, ekdiris:

— Mi ne volas, via princa moŝto, argumenti pri la distanco, kiu ekzistas inter la Hegel’a filozofio kaj la teozofio. Ĝi povas esti tre malgranda, aŭ povas ekzisti neforigeblaj baroj inter ili; ni lasu tion, mi petas, resti malfermita demando tiuĉimomente. Mi scias, ke en tiuj ĉi kunvenetoj vi ĉiuj penadas lumigi la veron kaj suprenlevi viajn animojn per ĉio, kio estas bela, nobla, vera. Mi sentas, ke ni ne bezonas timi ĉi tie, ke unu ofendos alian; mi do parolas malkaŝe. Malgraŭ via aprobo pri la libroj, kiujn la patro donacis al sinjoro Gallimore, kaj kun deca respekto al vi, paĉjo, mi bedaŭras tiun elekton. Mi scias, ke la intelekta mondo siatempe varme bonvenigis la filozofion de Emanuelo Kant kaj nun entuziasmiĝas pri la nova filozofio de profesoro Hegel, kiu estas, miaopinie, la plej malfacila, preskaŭ, el