Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/148

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
131
MIRINDA AMO

en la momento de la leviĝo de l’ kovrilo, estingiĝis. La korpo montris nenian signon de putrado; efektive ĝi konservis sian tutan vivsimilecon kaj belecon. Tiu lampo jam brulis tie en la daŭro de 1500 jaroj. Je la tempo de la imperiestro Justiniano oni trovis en Edessa — laŭ Cedrenuso — unu el tiuj misteraj lampoj kune kun sanktfiguro de Kristo. Laŭ nedubeblaj atestaĵoj, tiuj ĉi objektoj jam estis tie, netuŝite, en niĉo super pordego, pli ol 400 jarojn. La antikvaj Romanoj, oni diras, scipovis konservi brulantajn lampojn en tombejoj dum centoj da jaroj per esenco aŭ oleo farita el fluidigita oro. Unu fakto plu. En la jaro 1550 — tiel raportas Baptisti Porta en sia grava traktato pri natura magio — konstruistoj malkovris sur la insulo Nesis en la golfo de Napolo marmoran tombejon de Romano. Foriginte pezan kovrilon ili ekvidis lampon brulantan kun brilega, preskaŭ blindiga lumo, kiu, tamen, baldaŭ poste paliĝis kaj fine estingiĝis. Kelkaj surskriboj evidentigis, ke la kadavro kaj la lampo estis metitaj en la tombejon antaŭ la naskiĝo de Kristo.

Tiuj ĉi estas aŭtentikaj faktoj, kies signifopleneco estas granda.

Sri Kunwar Kriŝna parolis kun kvieta certeco kaj evidente profunda konvinko, kiuj forte impresis la animon de la juna, imagema viro.

— Tio estas ja tre sorĉa historio, via moŝto, — Vilfrido diris kun malfalsa admiro, — mi ne memoras, ke iam mi aŭdis ion pli interesan.

— Efektive, — daŭrigis la princido, kontenta de la akceptemeco de la spirito de sia juna amiko, — por veronserĉantoj, por amantoj de la profundaj misteroj de la natura kaj spirita mondoj kaj precipe por tiuj, kiuj havas inklinon al spirita unueco kun la Dia Esenco, mi ne povas prezenti al mi ion pli interesan, ol studadon de la vivo kaj aspiroj de tiuj Rozakrucanoj.

Dum la vespermanĝo kaj posta babiladhoro super glaso da vino Sri Kunwar Kriŝna amuzis sian gaston per multaj interesaj sciigoj pri la rozakrucanoj, pri la iom