Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/156

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
139
MIRINDA AMO

karto efektive ekzistas. Tre verŝajne vi scias, ke ĉirkaŭ la fino de la jaro . . 14, t.e., la dua jaro de la gubernatoreco de Lord Hastings, kiam la dokumentoj estis duplikate senditaj al Kalkuto por sankcio kaj enregistriĝo, unu el tiuj kartoj ne resendiĝis.

Sinjoro Kettle ree interrompis la parolanton, dirante:

— Jes, mi aŭdis pri tiu aserto: la sama karto en ambaŭ dokumentaroj. Tre stranga afero!

Leo Broadbent ridetis:

— Kompreneble; ĉu tiu sama karto mankis ankaŭ en via dokumentaro, estas demando, kiun nia flanko ne povas certigi.

Sinjoro Kettle nur malŝate eklevetis la ŝultrojn, kvazaŭ li volas diri: — tio estas via afero. Sinjoro Tritton aspektis maltrankvila.

— Nu, — parolis plue sinjoro Broadbent kun nuanceto de triumfo en la voĉo, — antaŭ ol Sri Kunwar Kriŝna forvojaĝis Anglujon, li skribis leteron al Lord Hastings, kiu estis tre intima amiko de lia mortinta patro, petante lin, ke li bonvole starigu serĉadon en la registara arĥivo pri tiu mankanta geografia karto. Nu, antaŭ kelkaj tagoj Sri Kunwar ricevis tre afablan leteron de Lord Hastings, enhavantan tiun perditan karton.

— Ĉu vi pririgardis tiun karton? — demandis sinjoro Kettle.

— Ne.

— Hm, — seke eligis la ĉefdirektoro.

— La princido, kiu honoras min per sia amikeco, diris al mi, ke la letero de Lord Hastings enhavas privatajn aferojn kaj li tre petis pardonon pro tio, ke li plivole ne lasu min legi ĝin. Sed li sciigis al mi, ke en tiu letero Lord Hastings diras, ke la aparta koverto, enhavanta la altvaloran karton, ankaŭ enhavas persone de li skribitan ateston pri ĝia aŭtentikeco, kiu nepre pruvos la asertojn de la princo. Samtempe lia lorda moŝto tre petis lin, ke li ne faru uzon el tiu letero, se tio ne fariĝos absolute necesa. Lord Hastings multoble preferus, pro diversaj kaŭzoj, ke oni tute lasu lin ekster tiu ĉi afero; sed pro