Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/169

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
152
MIRINDA AMO

Li jam divenis ĝian enhavon. Antaŭ ol li rompis la sigelon li ree demandis sin, dum momento, ĉu kunvivado en Hindujo kun Sri Kunwar Kriŝna vere povos ebligi lin trovi la solvon de siaj problemoj kaj tiun animpacon, al kiuj li sopiras. Li tre dubis pri tio; kaj tamen, io en li dezirigis lin iri. Malfermante la leteron li antaŭsentis, ke la respondo de la amegataj virinoj plene decidigos lin forlasi la projekton. Li ne trompis sin. Fraŭlino Lambert petegis lin per la plej amaj vortoj kaj per tre klare rezonitaj argumentoj, forigi el sia kapo tiajn fantaziajn ideojn. Ŝia ama patrina koro premiĝis je la penso, ne vidi la amatan filon eble en la daŭro de multaj jaroj; sed ne malpli maltrankviliĝis ŝia koro, pripensante la sekvojn, kiujn povos havi por li vivado inter lertaj, filozofiemaj ne-kristanoj tiaj, kia la hinda princido. La fakto, ke li deziris studi hindajn mistikaĵojn, estis por ŝi tre signifoplena, tre maltrankviliga.

Ŝi tute ne miris pri tio, ke tiuj strangaj konceptoj ekkaptis la imagon de Vilfrido, nek pri tio, ke la fervora spirito de la juna viro, forte sopirante malkovri la misterojn de la spirita mondo aŭskultis kun espero la supraĵe verŝajnajn, sed efektive trompajn teoriojn de viro, kies vasta klereco, evidenta sincereco kaj granda persona ĉarmo kaptus eĉ pli malvarmajn, pli spertajn kaj skeptikajn homojn.

Jam de du jaroj la patrino sentis, ke la spirita influo, kiun ŝi antaŭe havis sur la impreseblan spiriton de la knabo, iom post iom malkreskas, kaj kun tremanta koro ŝi timis, ke ankaŭ, iom post iom, lia kvazaŭ fila amo al ŝi povos malkreski. Sed tiu lasta konsidero ne estis eĉ la plej dolora; ŝin ankoraŭ pli maltrankviligis la penso, ke Vilfrido, pro malespero iam trovi la veron, flankenĵetos ĉiun kredon je Dio, same kiel lia onklo Silaso Hutton. Je la fino de longa letero ŝi diris: “Mi konas vin tro bone, mia kara knabo: nur via dezirego trovi animpacon per akirado de intelekta kompreno pri aferoj spiritaj instigis vin aŭskulti allogajn parolojn de asertemaj filozofoj. Kaj via denatura fantaziemo kune kun via