Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/183

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
166
MIRINDA AMO

estas la fino — kio, do, estos la sorto de la karega animo, kiu por li estis tiel nobla kaj bona, tiel sincera, kvankam, sendube, malprava rilate al spiritaj aferoj?

Larmoj malsuprenglitis sur liaj vangoj kaj iom malpezigis lian koron. Kiam li eliris el la preĝeja tombejo, malnovaj demandoj sin altrudis al liaj pensoj: Ĉu li honoros la deziron de l’ onklo kaj sin detenos de ĉiu penado eltrovi la historion de sia patrino? Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? En tiu momento, pli ol iam antaŭe, li deziregis koni ŝin, kio ajn estu la mistero pri lia deveno aŭ la malfeliĉaj rilatoj inter liaj gepatroj.

Lia proksima penso estis iri viziti sian amikinon, fraŭlinon Lambert, kies amon li nun duoble ŝatis. Survoje li ne povis ne rimarki, ke multaj preterpasantoj ne salutis lin kun la kutima koreco. Neniu haltis por diri al li kelkajn kondolencajn vortojn. Du virinoj eĉ rigardis lin kun — tiel ŝajnis al li — malkaŝa malestimo.

La delikata vizaĝo de la suferantino estis iom pli pala, ol ordinare; ŝiaj lipoj, vane penante rideti, tremetis kaj el ŝiaj grizebluaj okuloj briletis riĉeco da patrina amo.

— Vilfrido, mia kara knabo, — ŝi ekparolis, — mia koro kunsentas kun vi. — Longe ŝi tenis lin ĉirkaŭbrakita, por kaŝi sian emocion kaj por trankviligi sian forte batantan bruston.

— Kara fraŭlino Lambert, — respondis Vilfrido, — mi konas vian ameman koron, kaj via kunsento tre konsolas min.

— Kia terura bato estis por vi tiu subita novaĵo, kara knabo.

— Ĝi estis kruela sortobato . . .

— Ne kruela, karulo, — diris milde la dolĉvizaĝa virino, — Dio neniam estas kruela; kelkfoje li vundas la koron, se necese, por beni ĝin.

— Mi ne volis diri, ke Dio estas kruela; nur ke la sortobato estas akra, — rediris Vilfrido, humile, karesante la blankan, sur la litkovrilo kuŝantan manon de la amikino. Poste li rakontis al ŝi pri la detenema konduto de kelkaj el la vilaĝanoj, kiujn li renkontis survoje. Rigard-