Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/187

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
170
MIRINDA AMO

Neniu ĝenis lin. — Bedaŭrinde, — li pensis, — li elektis tro neuzitan parton de la korto. Kelkaj domanoj, servistino, ĝardenisto kaj aliaj trairadis la kontraŭan parton kaj scivoleme rigardetis lin, sed pro ĝentileco ne alproksimiĝis. Jam longan tempon li sidis tie, maltrankviliĝante, kiam aperis sur la sojlo de la ĉefpordo maljuna sinjorino, vestita per nigra, silka vesto, apogante sin sur la brako de junulino. La koro de Vilfrido forte ekbatis: tio estis Flora kaj ŝia onklino. Ili malrapide trapasis la korton, sin direktante al pordeto, kiu kondukis en ĝardenon. La juna viro tuj sin levis kaj, deprenante la ĉapelon, ĝentile klinsalutis. La nigre vestita, maljuna sinjorino afable redonis la saluton per kapsigno kaj daŭrigis la vojon. Flora tuj rekonis lin kaj ekruĝiĝis. Lasante la onklinon trairi la unua la mallarĝan pordeton, la knabino rigardis returne kaj faris al Vilfrido salutan signon. Tiun momenton uzis la junulo por montri al ŝi antaŭe pretigitan letereton, kiun li kaŝis sub la benko, sur kiu li estis sidinta. Jesa kapsigno de Flora sciigis al li, ke ŝi tute komprenas. Per tiu ĉi letereto Vilfrido sciigis al sia amatino, ke li skizos, laŭ ricevita permeso, la malantaŭan parton de la domo post la tagmanĝo, kiam, konjekteble, ŝia onklino dormetos.

Je la dua posttagmeze Vilfrido eniris la parkosimilan ĝardenon de la malnova domego tra pordeto, kiu donis privilegian eniron en ĝin el la ĝardeno de la hotelmastro. Tie en folioriĉa laŭbo jam atendis lin Flora, gracia, knabina figuro, vestita per simple farita, sed ĉarma vesto el silkeca kaj bele surbrodita ŝtofo. Malmultaj kritikemuloj pri virina beleco opinius ŝin bela, malgraŭ la ĉarmo de deksepjara, plensana juneco. Sed en tiu momento la ekruĝiĝintaj vangoj kaj la rimarkinde esprimplenaj okuloj, el kiuj brilis samtempe amo, ĝojo kaj kompato, aspektigis ŝin belega en la okuloj de la ardanta amanto. Malgraŭ tio, tamen, la vizaĝo de Vilfrido estis malgaja. Li malfermis la brakojn, premis la cedeman knabinon al la brusto kaj kisis ŝian suprenturnitan vizaĝon.

— Ho, Vilfrido, — ŝi ekparolis flustre, tuj kiam ŝi