Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/206

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
189
MIRINDA AMO

unuan fojon — kial ĉio ĉi tio okazas; kial la vivo havas por li tiom da ĉagrenaj, konfuzaj demandoj kaj problemoj. Sed, antaŭ ol li povis enprofundigi sin en unu el tiuj malgajaj, preskaŭ melankoliaj meditadoj, kiuj dum la lastaj monatoj fariĝis iom oftaj, iu facile ektuŝis lian ŝultron:

— Ho, Alfredo! — li ekkriis per voĉtono, kiu dubigis la veninton, ĉu la interrompo de l’ meditado faras al li plezuron aŭ ne.

— Vilfrido, — diris la instruisto, eksidante ĉe la flanko de la junulo, — vi aspektas tre malgaja. Mi malĝojas, ke vin tiom afliktas tiu bedaŭrinda afero. Kial vi ne faras min via konfidato?

Vilfrido ekrigardis la parolanton kaj malgaje respondis:

— Tial, ke, ŝajnis al mi, ankaŭ vi, Alfredo, kaj eĉ pli via patrino, kondutis je mi deteneme kaj suspekteme.

— Ne mi, — Vilfrido, — ne mi. Mi nur silentis, vidante vian detenemon, kaj atendis oportunan momenton, por priparoli la aferon kun vi. Aliflanke, mi timas, ke la patrino ne povas tute forigi suspekton, ke tiu malbela famo ne estas sen verŝajneco. La patrino estas, kiel vi scias — ĉu ne? — iom fanatika; kaj se nur vi estus konsentinta, iri kun ŝi kelkafoje al ŝiaj specialaj kunvenetoj, ŝi estus tuj forpelinta kun indigno ĉiun sugestion pri kulpeco. Vi iom tro pacience kaj, eble, kun tro granda ŝajnsincereco aŭskultadis ŝiajn strangaĵojn kaj mirrakontojn, tiel ke ŝi forte atendis vian konvertiĝon al ŝia aparta kredaro. Fine, via obstineco kaj persistemo legi filozofiajn verkojn, kiujn ŝi tre malaprobas, ĉagrenis ŝin kaj antaŭinklinis kredi tiun ĉi famon.

— Diru al mi, — lin interrompis la pli juna viro, — kiel vi sciiĝis pri ĝi?

— Mi ĝuste scias nek kiam, nek kiel la patrino informiĝis. Unue venis por vin viziti, du-trifoje, iu hindo, ĉiam dum via foresto, kaj poste mistera sinjoro, kiu faris misterajn informpetojn pri vi, kaj kiu promesigis ŝin, ke ŝi rigardu la aferon kiel konfidenciaĵon. Mia informinto estas sinjoro Broadbent.