Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/215

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
198
MIRINDA AMO

lia lerta kaj takta kondukado de la iom ĝena konversacio. — Ĉu la knabino suspektas la ĉefan motivon, kiu instigis lin tiel agi? — li demandis sin. Se ŝi vere amas lin, estus ja pli bone, ke ŝi suspektu la veron. — Efektive dum la transtabla interparolo venis al Doroteo la penso, ke, eble, pro amo al fratino de Sinjoro Broadbent Vilfrido ne volis elmeti ties familion al malhonoro; sed, kiam li adiaŭis ŝin ĉe la pordo kaj varme, tamen kun sentebla embaraso, dankis pro ŝia preteco helpi al li, ŝi plene konsciis, ke la espero gajni la koron de tiu viro estas vana, ke lia amo jam apartenas al alia.

• • • • • •

Du tagojn poste, vespere, Vilfrido staris sur la ferdeko de ŝipo iranta al Hamburgo. Sento de malĝojo kaj soleco regis lian koron: Li postlasis ĉion ŝatindan, kion la mondo por li entenis: Floran kaj fraŭlinon Lambert. Ĉu iam li revidos ilin? Li konsciis, ke, tiel forirante, li kaŭzas al ili akran doloron; tamen li ne dubis unu momenton, ke li agis saĝe kaj prave.

La ŝipo, malrapide forpelita de facila vespera vento, glitis maldiligente el la larĝa riverbuŝo de la Tamiso en la plenmaron. Baldaŭ la patrujo malaperos el la vido.

— Kiel stranga estis mia ĝisnuna sorto, — li pensis, — Ĉu la estonteco estos same enigmoplena? Longe li rigardis reve la ĉiam pli malpreciziĝantajn vidaĵkonturojn ĝis la lastaj pintoj malaperis, dronante en ĉehorizonta, nebula tavolo. Poste li turnis sin kaj iris al la antaŭparto de la ŝipo. Antaŭ li brilis la konstelacio Oriono kaj ĝuste super la busprito staris la bela, gaje trembriletanta Siriuso, ŝajne farante al li signon, ke li sekvu ĝin al la lando de sia naskiĝo. Sento de nova espero ekplenigis lian koron:

— Nova vivo! — li diris al si mem duonvoĉe, — Nova vivo!