Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/242

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
225
MIRINDA AMO

Krom tio — sinjoro Kettle klinis sin malantaŭen en sia apogseĝo kaj ridante rigardis la plafonon — krom tio, oni nur ridos la aferon kaj — je Jupitro! — sekrete laŭdos nin pro nia sagaceco. Dek unu komercistoj el ĉiu dekduo estus ja avide kaptintaj similan okazon . . . ha, ha!

Leo Broadbent nun ekvidis, ke li devas ŝanĝi sian taktikon. Li do rekte sin turnis al la celo de sia vizito:

— Mi ne volas diskuti tiajn filozofiajn demandojn, — li diris. — Vi sciigis min, ke vi konas iujn detalojn el la historio de Stubbs, kiujn li, je ĉiu kosto, volas kaŝi. Se mi posedus tiun sekreton, mi povus malhelpi lin babili tro multe.

— Kial ni devus liveri al vi tiun informon? — malafable demandis sinjoro Tritton.

— Ĉar tio estas por vi utila, — seke respondis la juristo.

— Nu, — diris sinjoro Kettle — mi tiom diros al vi: demandu Stubbs’on, se neceso okazus, kio fariĝis el sinjoro Telfer post la forveturo de la “Hibernio” el Rangoon je la 17a de Oktobro, 1812. Ŝajnigu, ke vi konas la tutan sekreton.

— Bone.

Tuj post tiu ĉi malagrabla interparolo kun la direktoroj de la Pentuki’a kompanio Leo Broadbent iris al la oficejo ĉe la strato Fenchurch, kie laboris sinjoro Stubbs. Unu el liaj kunkomizoj sciigis lin, ke sinjoro Stubbs jam antaŭ duonhoro forlasis la oficejon por iri viziti sian filineton en hospitalo. — Oni ne allasas vizitantojn post la kvara posttagmeze. — Tiu ĉi informo tre malserenigis Leon. Eble estos tro malfrue. Tamen li tuj decidis iri renkonte al li kaj atendi lin ĉe la suda fino de la ponto “London.”


La lastaj radioj de decembra suno ludis sur muro de gajaspekta malsanula ĉambrego de la hospitalo Guy. En la ĉambrego troviĝis kvin malgrandaj litoj. Unu liteto estis malplena. Infana animo kelkajn horojn antaŭe, estis liberigita el suferanta korpeto por aliĝi al la feliĉaj