Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/247

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
230
MIRINDA AMO

min pli malgaja en mia tuta vivo kaj mi malbenas la tagon, kiam mi konatiĝis kun vi. Kiaj ajn estos la sekvoj — mi mokas ilin — mi diras al vi, advokato, ke jam estas tro malfrue por via bonkora averto. Via fratino scias ĉion.

Leo Broadbent murmuretis malbenon pro senpova kolerego.

— Bone, Stubbs, malsaĝulo, — li siblis, — la sekvaĵoj falu sur vian kapon.

— Bone; ili falu. Mi volonte malkovrus viajn friponaĵojn al la tuta mondo, se ne pro via dolĉa, anĝela fratino Flora. Pro ŝi — ĉu vi aŭdas? — pro ŝi mi ne flustros al iu unu vorton pri tiu malbenita afero. Bonan nokton, sinjoro advokato.

Ne atendante rediron, sinjoro Stubbs lasis Leon Broadbent kaj foriris. Tiu ĉi staris apud barilo, ĉirkaŭanta la katedralon “Southwark,” en furioza humoro. La estonteco aspektis tre mallume; la realiĝo de liaj revoj ŝajnis al li forigita ekster la limojn de ebleco. Malaperantaj en maldensan aeron estis liaj plej ŝatataj esperoj: edziĝo kun Doroteo Parkinson, aneco de l’ parlamento por la elekta distrikto de Romfordo, rapida promocio profesia k.t.p. Subite li rememoris, ke, ĉar hodiaŭ estas mardo, lia onklo iros hejmen de la hospitalo je frua horo por pasigi la vesperon ludante ŝakojn kun aro da amikoj. Li nepre devas, — li decidis, — paroli kun Flora hodiaŭ, antaŭ ol ŝi havos okazon sciigi la novaĵon al onklo Graham. Ne, — plue li diris al si en la pensoj, — mi ne volas tiel facile cedi al la sorto. Ĉio estas perdota, kaj nur ekstremaj rimedoj povos savi min.

Li skribis mallongan komunikaĵon en la lumo de lucerno en la vestiblo de la katedralo kaj donis ĝin al unu el la viroj, kiujn oni ĉiam povis trovi apud la gastejo “Reĝo Georgo” atendantajn okazan komision, dirante:

— Penu venigi tiun ĉi letereton en la manon de flegistino en la hospitalo Guy, nomita “fratino Flora.” Estu tre singarda. Staru apud la ekstera pordego kaj petu iun oportunan enirantan personon, ke li aŭ ŝi