Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/252

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
235
MIRINDA AMO

preterpasi, vestitan per tiu sama kapoto kaj irantan suden en la direkto al fama stratkruciĝo, nomita, laŭ malnova hotelo tiea, “Elefanto kaj Kastelo.” ŝia kapo estis nekovrita. La farmaciisto deziris al ŝi bonan vesperon, sed ŝi estis tiel enpensa, ke ŝi ne aŭdis lian saluton. Spite multpena, zorga serĉado tio estis la tutaĵo de konataj faktoj. Sinjoro Stubbs estis nek hejme nek en la oficejo, kiam doktoro Graham tien venis; kaj sinjorino Stubbs tute ne povis lumigi la misteron. La kompatinda virino tremis pro eksciteco kaj timo kaj preskaŭ ne povis klare paroli. Leo Broadbent ne estis vidinta ŝin. Doktoro Graham parolis kun li nur du-tri minutojn en la vestiblo de la juĝejo, ĉar li estis tuj pledonta en grava proceso. La frato aspektis tre maltrankvila, sed de tiam ankoraŭ ne vidiĝis en la hospitalo.

Pli ol unu fojon dum la rakontado de la direktoro la gefratoj interŝanĝis signifoplenajn rigardetojn. La plej malbona antaŭtimo plenigis iliajn pensojn, sed ili detenis sin de aludo pri ili. Filipo Parkinson demandis:

— Sinjoro direktoro, ĉu vi jam metis tiun ĉi aferon en la manojn de la polico?

La demando videble embarasis doktoron Graham.

— Ankoraŭ ne, — li respondis, — ne oficiale. Kompreneble mi iom ŝanceliĝas fari privatan aferon publika konataĵo. Sed la estro de la polica suboficejo de mia distrikto estas iama paciento mia; mi konas lin intime, kaj al li mi konfidis la aferon private. Li nun prizorgas ĝin.

Ĝis tiam Doroteo malmulte parolis, sed des pli vigle laboris ŝia cerbo.

— Ĉu vi permesos, sinjoro direktoro, ke mi faru proponon? — ŝi demandis.

— Certe, tre volonte, kara fraŭlino.

— Mi konceptis ideon, ankoraŭ neklaran ideon, kiun, tamen, mi tre deziras ellabori. Ĉu vi bonvole metos je mia dispono vian kaleŝon en la daŭro de unu aŭ du horoj?

Ambaŭ viroj ekrigardis la knabinon kun miro.