Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/271

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
254
MIRINDA AMO

tio estos necesa. Sed mi esperas, ke vi povos sendanĝere entrepreni la vojaĝon hejmen post nemultaj tagoj, kondiĉe ke la vetero estos pli varma kaj seka. Intertempe du nepinoj de tiu estimeginda pastro ĉi tie, tre ĉarmaj, gajkoraj junulinoj promesis viziti kaj distri vin. Post via reveno mi proponas, ke vi vizitu la fratinon de via onklino Suzano en Oksfordo. Ŝi estas unu el la plej ĉarmaj virinoj, kiujn vi iam renkontis, kaj en ŝia salono kunvenadas multe da agrablaj personoj. Ŝia edzo estas malnova kolego mia, kaj li tuj enamiĝos en vin.

— Kia ĉarma perspektivo por vi, kara Flora! — gaje ekkriis Doroteo.

— Mi ja konas lin, — aldiris ridetante la kuracisto. — Malfavora sorto donis al li nur tri knabojn — kia malfeliĉo! — sed neniun filinon, la sopiro de lia vivo. Li kaj onklino Marinjo dorlotos vin “ĝis ekster rekono.”

Kun feliĉa rideto Flora demandis:

— Pli malbone, ol vi kaj onklino Suzano?

Doktoro Graham laŭte ekridis, sentante, ke la riproĉo pri dorlotado estas justa. Vidi tiun feliĉan rideton sur la vizaĝo de la amata nevino plenigis de ĝojo la bonkoran viron. — Ho, ne, Flora, — li respondis gaje, — ni ne dorlotas vin, ni ja ne havas okazon, ĉar vi preferas loĝi en la hospitalo.

— Verdire, Doroteo, — rediris la knabino kun ŝajnseriozeco, — mi ofte komplimentas min mem pro mia saĝeco, elektinte loĝi en la hospitalo kaj ne ĉe la geonkloj. Mi havis la maloftan prudenton kaj firmecon de l’ karaktero eviti la danĝeron esti dorlotata ĝis “ekster rekono” de miaj tro molkoraj geonkloj. En mia hejmo, vi devas scii, neniu iam dorlotis min; kaj mi malkaŝe konfesas, ke iafoje mi sentis specon de sopiro esti dorlotata de ia amata persono.

Ame premante la manon de la nevino doktoro Graham ŝerce diris:

— Se vi estas tia mirindaĵo de prudento — cetere, mirinde estas, ke neniu ankoraŭ eltrovis tion — ni povas sentime lasi vin iri al Oksfordo. Tamen mi timas, ke