Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/283

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
266
MIRINDA AMO

en Heidelberg. Nu, kara sinjoro Gallimore, mi tre volis sciigi vin pri tio, kio altiris mian atenton al vi. Kiam mi vidis vin starantan ĉe la tablo, ĉe kiu sidis la studentaro, farantan al ĝi tiun bone merititan riproĉon, nur kelkajn futojn de nia tablo, vi forte revokis en mian memoron scenon, kiu okazis antaŭ multaj jaroj en Heidelberg je ne tre malsimilaj cirkonstancoj. Mi tiam, t.e. antaŭ dudek kvin jaroj, havis tre karan anglan amikon. Ni estis kunstudentoj kaj anoj de la sama korporacio. Li estis, same kiel vi, muzikentuziasmulo. Iun tagon aro da studentoj, apartenantaj al alia, malamika korporacio — tre strange al la sama, al kiu apartenas tiuj malĝentilaj junuloj — montris malrespekton, kredeble senpripense aŭ pro troeco de junula ŝercemo, al du senhelpaj, timemaj knabinoj el la kamparo. Mi povas nun, image, vidi lin, starantan kontraŭ tiuj studentoj kun flamaj okuloj riproĉantan ilin pro ilia malĝentileco kaj surverŝantan per varmega fluo de indigno, per bela lingvaĵo laŭ sia elokventa stilo kaj iom rimarkebla, fremda elparolo. Nu, rigardante vin, mi estis forte frapita de la granda simileco inter vi kaj tiu malnova kaj nun jam delonge mortinta angla amiko. Kvankam la fasono de lia vesto estis malsimila, tamen vi montris la saman figuron, la saman teniĝon kaj la samajn trajtojn. Sed la nomoj estas malsamaj — la nomo de mia amiko estis Morton, Leslie Morton — alie mi ĵurus, ke vi estas lia filo, aŭ lia fantomo. Pro tio — se vi permesos al mi ĝin diri — mi sentis min allogita al vi, sinjoro Gallimore, ne nur per via simileco al mia kara amiko, sed ankaŭ per via propra nobla ago.

— Dankon, sinjoro konsilanto. Kiel interesa!

Vilfrido ne povis ne pensi pri sia patro, kiu antaŭ dudek kvin jaroj estis aŭ studento aŭ jam docento en iu universitato — ĉu Heidelberg? El ĉiuj tiaj lokoj Heidelberg estis la plej verŝajna, laŭ la kelkaj aludoj, kiujn lia onklo okaze, kontraŭvole ellasis. Li tuj decidis postnelonge viziti tiun faman kaj belan universitaturbon, malgraŭ malagrabla ebleco renkonti tie siajn duelin-