Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/290

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
273
MIRINDA AMO

dika kaj larĝeŝultra. Post momento da silento ekvidiĝis, neklare tra la nebulo, samtempe, du briletoj, kaj aŭdiĝis unu laŭta pafbruo. Subita, mallonga moviĝo okazis en ambaŭ grupetoj, kaj denove ekvidiĝis du fajraj langetoj, akompanataj de tondra bruo. La pli malaltkreska duelanto ekŝanceliĝis kaj falis teren. Ĉiuj kuris al li kaj sin klinis super lin, krom la antagonisto. Tiu ĉi, forĵetinta la pistolon krucigis la brakojn kaj restis starante senmove kun la kapo klinita sur la brusto, kiel viro profunde enpensa.

Post kelkaj minutoj du sinjoroj alproksimiĝis al li, kaj unu el ili, metante la manon sur lian ŝultron, diris: —

— Venu, sinjoro Gallimore, ni estas senutilaj ĉi tie. Malbona frakasiĝo de l’ maldekstra brako; senespera afero, kiu postulas tujan amputon ĉe la ŝultro.

• • • • • •

La finakordoj de Beethovena trio forsoniĝis. Grafo von Schwalbach kaj sinjoro von Bardeleben kore komplimentis Vilfridon pro lia lerta, sentplena ludado. Li forte sed vane, penis, dum la ludado de la koncerteto, forigi naskiĝantajn malgajajn pensojn kaj nun li konsciis, ke, ĉe kelkaj patosaj pasaĵoj, nur la malgajeco kaj, iafoje, dolore melankolia stato de lia animo ebligis lin ludi kun tiu sentemeco, kiu elvokis la laŭdon de liaj kunludintoj. Tamen la forte deziritaj laŭdoj de tiuj du muzikspertuloj estis por li tre agrablaj.

Tiun vesperon la mirinda interna paco kaj feliĉa kontenteco de l’ grafo — kiujn montris ĉiuj liaj rigardoj, vortoj kaj gestoj — trovis nenian akordon en la koro de Vilfrido; male, tiuj ĉi aferoj ŝajnis eĉ pligrandigi, pro senespereco, lian malgajecon. Post la muzikado okazis diskuto pri la moraleco de dueloj. Sinjoro von Bardeleben forte subtenis la necesecon eĉ la dezirindecon de tiuj prohonoraj bataloj, dum grafo von Schwalbach laŭ sia trankvila, pensema maniero, kontraŭstaris, ne malpli forte, la argumentojn de sia amiko. Je la fino de longa, sprita rezonado li diris: