Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/45

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
28
MIRINDA AMO

doni la jesan vorton al grafo Hadenburg, kaj la eltrovo, sekve de nesingarda, flama ekrigardo, kiun donis al ŝi la juna anglo, ke li amas ŝin. Kuŝante tie, sendorme, ŝiaj pensoj estis strange ekscititaj, ŝia koro plena je tre diversaj emocioj: fiero kaj ribelemo, malamo, amo kaj malespero. Venis al ŝi tiam la penso, ke, se ŝi nur povus kuraĝigi la enamiĝintan en ŝin junan anglon, forkuri kun li kaj reveni kiel lia edzino, ŝi povus fini, unu fojon por ĉiam, la turmentojn de tiu terura situacio. Kaj nun, kuŝante ĉi tie sur lito de suferado, la juna nobelino penis rememorigi al si la konfliktojn de l’ konscienco, la argumentojn kaj la penojn konvinki sin mem, ke ŝi amas tiun talentan junan viron sufiĉe por edziĝa feliĉeco kaj por kompensi la certan malpacon kun sia familio. Ree ŝi ĝemis.

— Se nur mi povus revoki tiun fatalan decidon! — kaj ree ŝi riproĉis sin pro manko de dankemo kaj fido kaj pro plendemo.

Tiam trapasis ŝian kapon en rapida sinsekvo la mallongedaŭra amindumo, la forkuro al Londono kaj tuja edziĝo laŭ speciala licenco[1] kaj poste la ricevo de la longe, kun kreskanta maltrankvilo atendita respondo de la gepatroj al ŝia konfesletero. Ho! kiel kruelega, kiel korpremega, senesperiga estis tiu respondo! — Filino, kiu povis tiel hontinde malhonori sian familion, absolute, nerevokeble ĉesas esti rigardata kiel filino.

— Eble, — ŝi nun meditis, — la tuta malfeliĉa afero fariĝus sufiĉe tolerebla, se ŝi ne tiam postulus, ke ili ambaŭ reiru Germanujon.

Unu tagon do, ili revenis en Heidelberg’on. La plej terura parto de ŝia historio nun komenciĝis. En tiu momento ŝi ne povis kompreni — se iam ŝi komprenis — kiel ĉio okazis; kial, nek kiel, ŝi fariĝis malkontenta, ĉagreniĝema, malpacema kaj fine histeria; tamen nun, rememorante tiujn malfeliĉajn tagojn, ŝi bone konsciis,

  1. Aĉetebla eklezia aŭ registara permeso, aŭtoritato: de l’ latina vorto “licens” pr. par. de “licet,” estas permesate. Angle: licence; hisp: licensia; ital: licenzia; franc: licence.