Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/51

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
34
MIRINDA AMO

— Mi ne komprenas tion, fraŭlino Lambert.

— Kompreneble ne, karulo, vi ja estas nur knabo, juna, plena de vigleco, espero; sed mi fidas, ke iun tagon vi komprenos . . . . sen la suferoj.

La du tiel intime kunligitaj personoj silente interŝanĝis amplenan rigardon. Poste Vilfrido ekparolis:

— Kian belan, delikatan brodaĵon vi faras, fraŭlino Lambert!

— Nu, vi vidas, ke mi devas iom laborenspezi, ĉar mi ne havas multe da mono. Du sinjorinoj vizitis min dum la lasta semajno; bonkoraj nobelinoj. Unu el ili estis Lady Higham el Richmont Court. . . .

— Vere titolita “lady”? Ho! — ekkriis la knabo.

La brodanta nobelino ridetis kaj respondis:

— Jes, knabo mia, vere titolita “lady.” Ŝi mendis kelkajn puntaĵojn kaj brodaĵojn, destinitajn por edziniĝa vestaĵaro por ŝia filino, kiu edziniĝos venontan Decembron kun iu, mi ne scias kun kiu, samrangulo.

— Kiom oni pagos al vi por tio? — demandis Vilfrido naive.

La virino ne povis ne rideti je la sciama knabo:

— Tion mi ankoraŭ ne scias, — ŝi respondis, — ni ne interkonsentis antaŭe pri la prezoj. Lady Higham estas famekonata pro sia bonkoreco kaj bonfaremo kaj, sendube, ŝi pagos malavare laŭ la valoro de la finita laboro. Ŝi vizitis min du fojojn antaŭe. La unuan fojon ŝi venis pro kristana devo por konsoli suferantinon, sed adiaŭante min, ŝi konfesis, ke ŝi ricevis pli grandan benon, ol ŝi donis. La duan fojon ŝi venis por esti konsolata kaj por peti konsilon.

— Vi nun akceptas tiom da vizitantoj, ke mi ĉiam timas, alproksimiĝante al via domo, ke iu estas kun vi. Efektive pli ol unu fojon mi iris returne, vane atendinte longan tempon. Vi vidas, do, ke mi ne estas riproĉinda, se . . .

— Ne, ne, karulo, — tuj rediris la suferantino karese, — mi tute ne riproĉas vin. Mi scias, ke vi venas kiel eble plej ofte, kaj mi estas al vi pli danka, ol mi povas eldiri.