Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/72

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
55
MIRINDA AMO

aferojn tute naturajn, sen ia sentata rilateco al moralaj influoj de pli altaj povoj: en lia frua, kvazaŭ-filozofia serĉado de abstraktaĵoj tiu ĉi interrilato iom perdigis al li la feliĉan, senduban, kvankam ankoraŭ neklaran konscion pri la ĉionpenetranta, ĉionprizorganta amo de Dio, kiun lia patrino tiel zorge penadis enradikigi en lian koron; li iom perdis vidon de l’ Kreinto, al kiu, cetere, neniam aludis liaj estetikaj amikinoj. Onklo Silaso rigardis tiun novan pensdirekton kiel sendanĝeran, junulan fantaziaĵon, kiun, li estis certa, pli matura aĝo forpelos el lia kapo. Lia ama patrino rimarkis en li ŝanĝon, kiun ŝi ja povis senti, sed ne kompreni. Vilfrido malofte parolis pri siaj novaj amikinoj eble pro timo, ke fraŭlino Lambert malaprobos ilian konduton. Li kelkfoje tuŝetis sian novan kulton al la belo en ĉiuj aferoj, sed la bona virino pensis, ke tiu emo nur povos pliriĉigi lian spiriton.

• • • • • •

Tiel pasis kelkaj monatoj. Ree la bela printempo alvenis, plenigante la homan koron je novaj esperoj kaj nova vivĝojo. Ne estis en la tuta urbeto Long-Seaton unu koro tiel superplena je altaj esperoj kaj antaŭsentoj pri feliĉa, sortoriĉa estonteco, kiel tiu de Vilfrido Gallimore. — Morgaŭ, sabaton, estos la lasta labortago en la oficejo de sinjoro Billing, kaj venontan lundon, frumatene, li forlasos la kvietan, dormeman vilaĝon por komenci novan vivon en granda, glora Londono. Kia ĝojo! Longa, dutaga vojaĝo en poŝtveturilo tra la malnova universitata urbo Oksfordo; de tie, laŭlonge de la bela rivero Tamiso, tra Reading kaj Maidenhead al la radcentro de l’ universo, Londono. Hura!

Nova vivo?

Ĉu, kun ekstere ŝanĝita vivo, ankaŭ ŝanĝiĝos lia interna vivo? Ekkonsciante, ke dum la lastaj monatoj lia vivelvido jam senteble aliiĝis, li ne povis ne senti, ke la zorgoplena, karesa rigardo en la okuloj de fraŭlino Lambert ĉe la lastaj vizitoj montris, ke tiu sama demando okupas la ameman koron de tiu kara virino kaj, plie, ke