Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/76

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
59
MIRINDA AMO

— mallaŭte diris unu, — Kia krueleco — alia. Fraŭlino Billing ekkriis: Vilfrido, ekprenu, forte tenu lian manon. — Ni penu savi lian vivon anstataŭ moki lin, la kompatindan malfeliĉulon, — admonis fraŭlino Whitcombe mokserioze, — vi hontigas min, sinjorinoj, efektive!

Leo Broadbent, iom post iom reakirante penspovon, furioziĝis pro la ridinda rolo kiun li ludas kaj eĉ pli pro la mokado de la junaj sinjorinoj. Kolerege ekrigardante Vilfridon kaj siblante: — For! Mi ne bezonas vian helpon, — li forte forpuŝis la al li etenditan manon. Li puŝis iom tro energie. La movo perdigis al li la glitigan starejon, kaj, momenton poste, li ree malaperis en la akvo, kiu rapide forportis lin sub la ponteton. Denove eksonis krioj kaj regis eĉ pli granda konsterniĝo. Ne ŝanceliĝante momenton, Vilfrido kuris returne al la bordo kaj de tie saltis en la akvon. Tiun ĉi fojon la fiera viro ne rifuzis la proponitan helpon, kiun li efektive tre bezonis. Ĉe tiu loko la akvo ĝisiris la bruston de Leo Broadbent kaj la subbrakon de Vilfrido; ne estis do facila afero akiri firman starejon sur glitiga fluejo. Sed Vilfrido forte tenis per unu brako stangon de la ponto kaj etendis la alian al la baraktanta juristo. Nelonge poste ambaŭ troviĝis ekster danĝero sur la bordo, ĉirkaŭitaj de la ekscitita, zorgema aro da junulinoj.

Leo Broadbent penegis, kun malgranda sukceso, aspekti senĝene; sed lia peno fari ŝercon el la afero estis plena fiasko, des pli kiam li rimarkis, ke la sinjorinoj — kaj precipe fraŭlino Heleno — maltrankviliĝis multe pli pri la stato de Vilfrido, la “kara knabo,” ol pri lia. Kelkaj el la sinjorinoj zorge konsilis al Vilfrido tuj rapidi hejmen kaj ne ĉesi kuri, ĝis li atingos la domon. Fraŭlino Whitcombe dramece aldonis:

— Eĉ se vi iomete malvarmumos, kara Vilfrido, vi sentos vin tre feliĉa ke vi heroe savis multevaloran vivon.

Leo Broadbent sin turnis al Vilfrido kun rideto sur la vizaĝo, kiu aspektis sufiĉe afabla kaj kun saluteto tiel gracia, kiel permesis liaj senordigita vesto kaj malkomfortega stato: