Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/90

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
73
MIRINDA AMO

propran koron, kun la terura angoro brulanta en la via, tamen, mia animstato estas iafoje tre maltrankvila — por ne diri malfeliĉa. Sed, eble, mia malkontenteco havas malsaman kaŭzon.

Kiel vi scias, en Long-Seaton la evolucio de mia interna memo estis tre stranga afero. La plej konfliktantaj influoj laboradis super mi kaj fine lasis min en stato de granda dubemo kaj dolora konfuzo. Kaj ĉi tie en Londono, ŝajnas al mi, aro da cirkonstancoj konspiris, por ankoraŭ pligrandigi ne nur tiun malcertecon, sed ankaŭ por pliakrigi la deziron ekkoni tion, kio efektive estas la vero precipe rilate la esencon de la animvivo, rilate al la ekzistado kaj personeco de Kreinto kaj pri mia rilato al Li, pri postmorta vivo k.t.p. Mi certigas vin, Alfredo, ke animo, pasie soifanta ekkoni la veron, sed ĵetadata de duboj kaj sopiroj, travivas tre malfeliĉajn momentojn. Ne, amiko mia, se vi volas priparoli senzorgan, gajan feliĉulon, priparolu Karlon Parkinson. Lia estas la plej malpeza senzorga koro, kiun mi iam renkontis. Efektive ŝajnas, kvazaŭ lia koro estus kirasita kontraŭ ĉiuj duboj kaj zorgoj.

— Ba, Vilfrido; troviĝas ĉirkaŭ lia koro nenia kiraso, sed en lia koro senpripensa indiferenteco. Malgraŭ lia bonega instruiteco, liaj lerteco kaj spriteco, lia filozofio estas la filozofio de papilio. Liaj solaj emo kaj vivcelo estas elĝui la aktualan momenton, malzorgante egale la pasintecon kaj la estontecon. Li nur ridas malagrablaĵojn kaj . . . evitas ilin. Sed kredu al mi, li ne povas ĉiam tiel ludi kun la sorto. Tamen plaĉas al mi la junulo; lia gaja, ŝercema kaj bonkora temperamento ofte efikas kvazaŭ kiel balzamo por mia turmentita spirito.

Pluan analizon de l’ karaktero de Karlo Parkinson ĉesigis la enveno en la ĉambron de tiu sama persono. Tuj post brua frapado la pordo larĝe malfermiĝis kaj juna gajmiena sinjoro envenis. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ dek naŭ aŭ dudek jaroj kaj posedis tre plaĉan eksteraĵon. Lia ronda kapo kun blondaj harbukloj; liaj belaj, preskaŭ klasikaj trajtoj; liaj ridantaj, bluaj