Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/91

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
74
MIRINDA AMO

okuloj kaj belforma buŝo sub belaj lipharoj, gracia, fleksebla figuro de iom pli ol meza kresko, ĉio ĉi tio kune prezentis personecon de malfacile difinebla, sed nekontraŭstarebla ĉarmo; kvankam pli zorga observanto rimarkus en liaj vizaĝo kaj konduto ioman malprofundecon de l’ animo eĉ, kelkafoje, signojn de nesincereco. La veninto estis elegante kaj laŭmode vestita. Li gaje ekkriis:

— Ho, Vilfrido! Ho, sinjoro Brent! mi estas tre kontenta trovi vin ambaŭ hejme. — Senzorge ĵetinte siajn ĉapelon, bastonon kaj gantojn sur seĝon, li diris plue: — Mi tute forgesis hieraŭ sendi al vi letereton por certiĝi, ke vi venos hodiaŭ por partopreni nian kunvenon. Mi tre esperas, ke nenio malhelpos. Efektive mi insistas, ke vi venu; mi akceptos nenian senkulpigon hodiaŭ.

Tiu lasta, vigle dirita frazo celis antaŭveni rifuzon, kiun li jam legis sur la vizaĝo de Vilfrido.

Iom antaŭe Vilfrido estus tre kontenta iri kun sia amiko pasigi vesperon en la domo de liaj gastamaj gepatroj, sed la hodiaŭ ricevita letero de fraŭlino Lambert malinklinigis lin. Post la dua tralego de tiu letero li klare sentis, ke pli bone estus, ke li tute evitu la societon, kiun li kutime renkontis en la salonoj de gesinjoroj Parkinson. Li ne povis kontraŭstari la konvinkon, ke, tiu societo, kvankam tiel agrabla kaj, en kelkaj rilatoj, tre ŝatinda, estas kulpa pri granda parto de la spiritaj maltrankvilo kaj konfuzo, kiuj nuntempe regis lin. Tamen la agrablaĵoj tiel ofte ĝuitaj kaj la ĉiama, bonkoreco trovita en la rondo de tiu altekulturita, artista familio, preskaŭ igis ĝin neebla plene rompi la ekzistantan inter ili intiman amikecon sen ia pli racia kaŭzo. Do, admona voĉo interna, ke fraŭlino Lambert estas prava aludante al tiu ĉi sama konataro kiel spirita danĝero por li, kaj, aliflanke, natura deziro daŭrigi la partoprenon en tiuj grandaj sociaj agrablaĵoj, interbatalis en li. Oni ja videble ŝatis kaj admiris lin en tiuj belartrondoj kaj montris al li nedubeblan korinklinon;