Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/13

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

spekto. Roberto skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon. La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio, estis plena konfeso.

— Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?

— Ho, vi kara simplanimulino, — respondis la pli juna virino kun tre maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo, — kial? Li plivolas havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi. Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.

— Vere?

— Jes, — akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj videble penis regi sin. — Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi, kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.

En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte Delfinon, la knabino ekkriis: —

8