Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/91

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se fraŭlino Haverford, ruinigante la vivon de esperplena knabo, estas instigata de diabla malamo, tiu malamo ne celas la knabon mem, sed lian patron. Ke ŝi ne amas sinjoron Vincent, efektive, ke nenia fratamo ekzistas inter ili, ne estis sekreto por Leonardo jam de kelkaj jaroj. Tamen, kiel terura estis la penso, ke virino pro malamo al frato povus tiel pereigi, korpe kaj anime, senkulpan knabon! Lia animo pleniĝis de nedirebla naŭzo ĉe tiu penso.

Jam delonge li ne povis ne senti, ke fraŭlino Haverford nutras ankaŭ kontraŭ li mem malbonvolon, kaj ke la sintenado de sinjoro Vincent ne estas tiel bonkora kaj sincera, kiel antaŭe. Kial? Ĉu pro ĵaluzo? Certe, li ne povis ne rimarki, ke la neordinaraj amo kaj konfido, kiujn Malkomo kaj Lorna montras al li, estas alrigardataj per ĵaluzaj okuloj de ambaŭ, fraŭlino Haverford kaj sinjoro Vincent. Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj li tre ofte, en la daŭro de la lastaj kvar aŭ kvin jaroj, sentis fortan deziron forlasi Linkfield kaj serĉi feliĉon aliloke, en Londono aŭ travojaĝante la mondon. Ĉirkaŭvojaĝi la tutan mondon pro kaj per Esperanto estis ofta revo lia. Sed unufojon plu li ĵetis for tiun penson. Jen staris la lito, en kiu mortis lia amata patro: vive, kiel multfoje antaŭe, li rememoris tiun neforgeseblan nokton, kiam, antaŭ pli ol dek jaroj, la mortanto malkovris al li la sekretojn de sia vivo. Rigardante kun ama emocio kaj malsekiĝantaj okuloj la por li altvaloran meblaĵon, li diris al si en la pensoj, kvazaŭ li alparolas la spiriton de la mortinto: — Ne, mia kara patro, mi neniam forgesos la ĵurpromeson faritan al vi; mi ne forlasos la postenon, kiun vi difinis por mi, kaj mi volonte, fidele plenumos la devojn, kiujn mi prenis sur min rilate al la dolĉa knabino kaj al via apartigita posedaĵo. —

86