Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estis validigita
TRI ANGLOJ ALILANDE

Ĉapitro I.

Fininte sian vespermanĝon, “Maljuna” Brown sonorigis, por ke la servistino envenu kaj forportu la manĝilaron; tiam li sidiĝis en sian apogseĝon, kaj pretiĝis por pasigi, antaŭ ol kuŝiĝi, du pacajn kaj trankvilajn horojn, per la fumado de amata, malpura kaj forte odoranta pipo, kaj per legado de preskaŭ egale amata romano.

Responde al la sonorilo, envenis la ĉambron ne la atendita servistino, sed alloge vestita sinjorino, la mastrino mem. Brown tuj paliĝis, sed la sinjorino afable rigardis lin, kaj diris mallaŭte: “Bonan vesperon, sinjoro, ĉu vi ĝuis vian vespermanĝon?”

“Ha! ĉu estas vi, sinjorino?” ekkriis Brown per iomete malĝentila voĉo. “Ĉu, do, la servistino estas malsana?”

“Tute ne, sed mi multe preferas mem servi al vi kiel eble plej ofte,” ŝi respondis, kun ĉarma rideto. Tiam ŝi eliris, portante kelkajn manĝilojn.

Brown ĝemetis malgaje kaj murmuris: “Ŝajne, mi neniam povos havi trankvilan vivon. Tuj kiam mi sukcesis eliri el la brakoj de unu ruza vidvino, mi alproksimiĝas tiujn de alia.”

Ne estis eble daŭrigi tiun pensadon, ĉar en tiu momento, Sinjorino Snap, perfekta specimeno de “La Gaja Vidvino,” revenis. Jam Brown bedaŭris, ke li luis ŝiajn ĉambrojn.

“Ĉu la vetero ne estas terura?” ŝi demandis, daŭrigante sen paŭzo por la respondo de Brown. “Ĝi ne estas taŭga eĉ por la bestoj, kaj la posedantoj de bona hejmo devus esti dankaj, precipe tiuj, kiuj havas edzinon bonveneman. Ĉu vi ne opinias tion, sinjoro?”

Malgraŭ lia espero, ke ŝi tuj lasos lin sola, Brown sentis ke li devas ion diri, kaj murmuris: “Eble la vetero pliboniĝos morgaŭ.”