Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/111

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Verm' rigardis fenestron, diskuti ĉesinte; El fenestro li metis kapon ekvidinte Ion interesan kaj diris: "Ĉar nune Mankas temp' ni pli vaste priparolos kune Tion morgaŭ. En urbo pro afer' mi estos; Reveturante, voje mi ĉe moŝtoj kvestos" (30)

"Por nokto Njehrimovon bonvenu!, en domo 460 Standardestro (31) kontentos, diris Ekonomo. En Litvo ja parolas proverbo malnova: Feliĉa homo, kiel kvestant' Njehrimova!" "Kaj nin, diris Zubkovski, vizitu favore; Estas tolpeco, buterbarelet' ĉi hore, Ŝaf', bovinet'; memoru la vortojn por provo: Feliĉul' trafis kiel pastro al Zubkovo". "Al ni" diris Skoluba. 'Al ni, Terajeviĉ. Malsate ne eliris pastro el Puceviĉ". Nobelaro promesis kaj invitis kore 470 Akompanante Vermon ekster pordon fore.

Antaŭe, tra fenestro li vidis kiele Tadeo galopegis sur voj' senĉapele, Kun kap' klinita, pala vizaĝ' malserena Kaj spronis, vipis beston en galopo plena. Tiu aspekto pastron konfuzis laŭvide, Do li post la junulo ekpaŝis rapide Al praarbaro, kien okulo ĝisiris, Sur horizonta rando ĝi nigre sin tiris.

Kiu vin tutesploris, abisma profundo 480 De litvaj praarbaroj, ĝis mezo, ĝis fundo Fiŝisto borde sondas la fundon de l' maro; Ĉasisto ronde iras ĉirkaŭ praarbaro;