Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/144

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De vent', al kontraŭflanko turniĝis subite, Al angul'.

Tie pendis Tablestro-portreto, De lasta el Horeŝkoj gento; el pordeto Tie kaŝita inter kolonoj, jen homo Mallaŭte elŝoviĝis, kiele fantomo: Gervazo, laŭ staturo kaj vizaĝo grava, Kun arĝentaj Kaprduonoj sur jako flava. 590 Li paŝis rekte, mute, severe, la ĉapon Ne depreninte, eć ne klininte la kapon; Kaj li ponarde brilan ŝlosilon tenante, Malfermis ŝrankon, ion en ĝi ŝraŭbturnante.

En du vestiblanguloj, kolon apogite, Staris du ludhorloĝoj, en ŝrankoj fermite: La malnovaj stranguloj, en malpac' konstanta Kun sun' tagmezon montris ĉe sun' subiranta. Ripari maŝinaĵon Gervazo ne provis, Sed ankaŭ sen streĉado ĝin lasi ne povis 600 Kaj per ŝlosil' turmentis en ĉiu vespero; Ĵus nun okazis tempo de tiu afero. Do kiam Ĉambelano okupis atenton De partioj, Gervazo pezilon ektiris. Grincigis rustaj radoj la fenditan denton; Ĉambelano skuiĝis kaj haltinte diris: "Vian urĝan laboron vi prokrastu, frato" Kaj li daŭrigis planon. Ŝlosist' dum traktato Duan pezilon forte pli ektiris spite Kaj tuj pirolo super horloĝo lokite 610 Komencis sian kanton kun flugilojbato. Birdo artefarita, difektita tute, Ekbalbutis kaj pepis, ĉiam pli balbute. Gastoj ridis; rompiĝis Ĉambelantraktato; Li ekkriis: "Ŝlosisto, pli ĝuste noktuo (10) Se vi ŝatas la bekon, sufiĉe da bruo!"