Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/173

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume ĉiam pli dense venis nobelaroj, 610 Dobĵinskij preskaŭ ĉiuj, krom multaj najbaroj El ĉirkaŭnobelejoj, kun kaj sen armiloj, En kalamaŝkoj, briĉkoj (35) , rajde kaj starigas Veturilojn, ĉevalojn al betuloj ligas, Al rond' iras, por aŭdi sencon de konsiloj; Jam pleniginte ĉambron, en vestibl' ariĝas, Aŭskultas, en fenestrojn per kapoj premiĝas.