Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/175

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel imperiestro, granda Bonaparto. Mi memoras de francoj transiron de Varto (1) Mi estis eksterlande, pro komerco mia Kun urbo Gdansk (2) , en milokcentsesa jaro; En land' Poznanja loĝas mia parencaro, 20 Kiun mi vizitadis; do kun Pan Jozefo Grabovski (3) li nun estas regimenta ĉefo, Kaj tiam en vilaĝo vivis oprtune Ĉe Objezjeĵe, ambaŭ ni ĉasadis kune. En Granda Polujo estis paco; famo kura Venis, foje subite pri batal' terura. Kuriere leteron alsendis Todveno: Grabovski ĝin leginte kriis: "Jena! Jeno! (4) Prusoj — kape batitaj, gajnita batalo!" Mi tuj, por danki Dion, saltis de ĉevalo 30 Kaj genuiĝis...Urbon ambaŭ ni post tio Veturinte, ŝajnigas scii pri nenio; Kaj jen ni vidas: ĉiuj Landratoj, Hofratoj, (5) Komisarioj, ĉiuj similaj hundfratoj, Salutas nin malalte; ĉiu tremas, palas, Laŭ prusa blato, kiu sur brogaĵon falas. Ni ridas, frotas manojn kaj humile petas Novaĵojn: kion oni pri Jena ripetas? Ili ektimis, miras, ke ni jam eksciis Pri malvenko kaj "aĥ-herr-gott-o-vee! " (6) kriis 40 Mallevis nazojn, kuras domen, for el tie... Konfuzo, interpuŝo! polaj vojoj ĉie