Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/188

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kie dankem' en mondo? forestas Dobĵine! Fratoj batalon volas vi kune kun car' multpova, 450 Kaj vi timas militon kun dom' Soplicova? Timas turon! Ĉu iun mi al raboj sendas? Dio gardu! Ne, fratoj! mi leĝon defendas; Graf' ja gajnis, obtenis dekretojn, atendas Nur ilian ekzekvon (31) Laŭ malnovaj moroj La dekreton plenumis nobeloj sinjoroj Kaj precipe Dobĵinskij, do iĝis famuloj En Litvo. Ja tutsole Dobĵinaj bravuloj Batalis, ĉe invado Minska, kun moskvuloj, Kiujn algvidis rusa ĉefo Vojniloviĉ, 460 Kun fripono amiko, Volk el Logomoviĉ. Vi memoras: ni prenis Volk en arestejon Kaj kondukis pendigi sur trab', en garbejon, Kiel kampultiranon, serviston de caro; Sed Volkon ekkompatis stulta kampularo! (Mi lin ankoraŭ rosti sur fendilo volas.) Pri multaj invadegoj mi eĉ ne parolas, El kiuj ni nobele, konvene eliris, Profiton, ĝeneralan aplaŭdon akiris! Kaj hodiaŭ? Najbaro Grafo vane penas 470 Fini sian proceson, dekretojn obtenas: Neniu volas helpi al orf' mizerulo! De Tablestro, nutrinta milojn, heredulo Jam ne havas amikojn, krom Ŝlosist' kastela Kaj jen ĉi tiu mia fendilo fidela!"

"Kaj aspergilon! diris Baptist'. Gervazeto, Mi — kun vi, dum en mano plaŭdos plaŭdileto. Du estas du! Je Dio! Gervazo, vi brave Sabras, do mi aspergos kaj vi hakos glave: Kaj tiel: ŝaĥ, maĥ, plusk, plask1 (32) anstataŭ babilo!"

480 "Vi Bartkon ne forpelos, diris la Razilo: Do kion vi sapumos, mi razos tutglate". "Kaj mi, diris Verŝilo, kune iros frate,