Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/241

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvazaŭ ĝin kapti, antaŭ suben iro, provas. Kelkaj ventegoj iam sube sin traŝovas, Unu postkuras duan, pluvogutojn ŝutas: Grandaj, belaj kaj rondaj, kvazaŭ hajlo gutas.

Ventegoj interbrake sin kaptis subite, Luktas en fajfegantajn rondojn kuntordite, Ruliĝas sur lagetoj, akvon funde skuas, Ruliĝas sur herbaroj, en junkoj fajfbruas; Ŝprucas salikbranĉetoj, flugas herb', falĉate, 60 En venton, kiel haroj, manplene ŝirate, Mikse kun garbaj krispoj. Ventoj hurlas, falas Sur kampojn, renversiĝas, baraktas, batalas, Fosas, ŝiras terbulojn, al vent' tria faris Aperton; vent' ŝiriĝis el grundo, ekstaris Humkolone: ruliĝas piramidaj ruloj, Kapboras sablon, ŝutas ĝin al stelokuloj, Plene blovas, malfermas supre tuboveston: Ĝis, kun tuta ĥaoso da akvo, polvaĵo, 70 Pajlo, folioj, branĉoj, herbkovra ŝiraĵo, Ventegoj en arbaron ekbatis profunde, Muĝante kiel ursoj.

Plaŭdas pluv' abunde, Dense, kvazaŭ kribrate. Tondr' ekmuĝis nune: Gutoj kuniĝis, kiel kordoj, ligas kune Jen per longaj plektaĵoj teron kun ĉieloj, Jen fluas per tavoloj, kvazaŭ el siteloj. Jam tute kovris teron, kun kupol' ĉiela, Nigra nokt' kaj tempesto, ol nokt' pli malhela. Horizont' iam krevas derande-alrande: 80 Tempestanĝelo, kiel suno, ega grande, Vizaĝe lumas, ree mortvualkovrante, Forkuras, nubojpordon krake fermis tondrabate. Ree tempest' pli forta, pluveg' pli intensa, Malhel' preskaŭ palpebla, tiom dika, densa. Poste pluv' mallaŭtiĝas, tondro por momento Ekdormas, revekiĝas, verŝas pluvtorento, Ĝis ĉio kvietiĝas. Nur la arboj brue Moviĝas ĉirkaŭ domo — pluv' murmuras plue.