"Sinjor' jam forveturas? Por vojo mi donos 330 Al vi donacon, ankaŭ averte proponos, Ke la relikvojn ĉiam kunportu sinjoro, Kaj bildeton, kaj havu Zonjon en memoro. Di-Sinjoro vin sane kaj feliĉe gvidu, Ke vi al ni feliĉe baldaŭ rerapidu". Ŝi mallevis la kapon; el okulbluetoj Fermitaj, malavare ruliĝis larmetoj; Kaj Zonjo, kun fermitaj palpebroj starante, Silentis, brilantan larmaron ŝutante.
Tadeo prenis donojn, kisante maneton, 340 Kaj diris: "Mi adiaŭdiras fraŭlineton! Adiaŭ, min memoru, iam preĝu pie Por mi Zofi' !..." Paroli li ne povis plie.
Sed Graf' kun Telimeno subite eniris Kaj vidis, kiel juna par' adiaŭdiris; Kortuŝite, rigardis Graf' al Telimeno, Kaj diris: "Bela estas tia simpla sceno! Dum paŝtistinanimon lasas de soldato Animo, kiel ŝipon, tempeste, boato. Vere, nenio tiom korsentojn ardigas, 350 Kiel, kiam de koro sin koro forigas. Tempo — vento: malgrandan kandelon estingos; Granda brulo en vento eksplodon atingos. Mia amo fortiĝos pli dum foresteco. Soplico! mi suspektis vin pri rivaleco; La eraro kunkaŭzis nian kvereladon, Min devigis eligi kontraŭ vi la spadon. Mi rimarkas eraron: vin, al paŝtistino, Kaj min, al bela Nimfo, donis korinklino. En malamikojsango nun dronu rankoroj! 360 Ne per mortiga fero militos la koroj; Nian aman disputon decidu batalo: Kiun el ni korsente superas rivalo! Ni foriros de niaj plej karaj rigardoj, Ambaŭ rapidos kontraŭ glavoj, ĵetponardoj; Ni luktu per konstanto, sufero anima, Malamikojn postkuru kun brako sentima".