Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/262

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jacek manon etendis — Gervaz' sin reŝovas: "Sen ofendo de mia noblec', ne povas Mi ektuŝi je mano, mortigmakulata, Ne pro publika bono, sed venĝo privata!"

Sed Jacek el kusenoj sur liton defalis, 780 Turniĝis al Juĝisto, kaj ĉiam pli palis,

Kaj demandis pri pastro prepost' maltrankvile, Kaj vokis al Ŝlosisto: "Mi petas humile, Restu; baldaŭ mi finos, apenaŭ mi povos Fini. — Sinjor' Ŝlosisto — jam nokte mi mortos!"

"Kion frato? ekkriis Juĝist': ja, laŭ vide, Vundo negranda. Kion? al prepost' rapide? Malbona panso? tuj al doktoro! unue El apoteko..." Pastro diris: "Frat', malfrue! Mi tie havis pafon malnovan, ĉe Jeno (19) , 790 Malbone sanigitan, gratite — gangreno. Mi konas vundojn: sango — nigra, fulgohava Kvazaŭ; doktoron? vane; sed afer' malgrava: Unu fojon ni mortas, animon fordonas — Sinjor' Ŝlosist', mi devas fini, vi pardonas!

"Estas merit', ne voli nacia kulpulo Resti, kvankam vin nomis naci': perfidulo! Kaj precipe por homo, kiel mi fiera.

"Nom' 'perfidul', gluiĝis, kiel pesto vera, Al mi. Forturnis kapojn de mi civitanoj, 800 Forkuradis malnovaj amikoj, kompanoj; Timemaj, evitante, salutis defore; Eĉ kampul', judo, kvankam kapklinis laŭmore, Sed deflanke min mokis ridete, trabore. 'Perfidul'!' en oreloj sonis, rebatiĝis Eĥe en dom', en kampo, dum tago volviĝis Antaŭ mi, laŭ makul' en malsana okulo; Kaj tamen mi ne estis landoperfidulo.