Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/67

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Argumentis, Juĝisto ne aŭdis, ĉar brue Komenciĝis babiloj inter la diskutoj, Anekdotoj, rakontoj kaj fine disputoj.

Tade' kun Telimeno, tute forgesite, Pri si memoris.—Tree sinjorin' kontentis, Vidante, ke Tadeon ŝi amuzas sprite; 690 Junulo, reciproke, bele komplimentis. Telimen' ekparolis plimallaŭtatone, Tade' simulis aŭdi apenaŭ duone; Flustrantoj proksimiĝis do, pro bruoj, svarmo, Ke lin vizaĝe ĉarmis ŝia fruntovarmo; Tenante spiron, kaptis li per buŝo ŝian Sopiron, per okuloj rigardon radian.

Inter la buŝoj fulmis subite ekbrilo: Unue muŝ', tuj poste, de Vojski klakilo.

En Litvo, muŝabunda, ekzistas tiela 700 Aparta muŝoj-speco, nomata nobela; Laŭ kolor', form', simila al vulgara ia, Sed dikventra; pli larĝa estas brusto ĝia. Fluge netolereble ĝi zumas kaj bruas, Kaj aranetteksaĵon per forto traskuas; Enfalinte, tri tagojn ĝi zume sin movas, Ĉar ĝi, kun araneo, interlukti povas. Tion Vojski observis; laŭ lia parolo, El la muŝo naskiĝas pli eta popolo: Ĝi, inter muŝoj, kiel patrino abela; 710 Muŝoj pereos post la eksterm' de l' nobela. Vere, ke domestrino kaj prepost' vilaĝa Ne kredis je ĉiu tiu konkludo kuraĝa, Havante, pri muŝgento, komprenon alian; Tamen Vojski ne lasis for kutimon sian, Vidante tian muŝon, postkuris nobelon. Ĵus al li tia muŝo zumis en orelon; Dufoje Vojski svingis, bat' maltrafe pasis, Triafoje li preskaŭ fenestron frakasis; Ĝis muŝo, surdigite de krakoj- teruro, 720 Vidante sur la sojlo homojn, ĉe forkuro, Sin, malespere, inter du vizaĝojn ĵetis,