Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/80

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj serĉas "ruĝulon"; kreske ĝi modestas, Malpli fama en kantoj, plej bongusta estas, Ĉu aŭtune aŭ vintre, freŝa aŭ salita. Vojski ĉasas je "muŝomorto" amanita.

270 Aliaj fungoj estas malŝatataj juste, Kiel sanmalutilaj, aŭ malbonaj guste. Sed ec ili utilas, ĉar nutrante bestojn, Ornamas boskon, donas al insektoj nestojn. Sur verda herbotuko, kvazaŭ da malgrandaj Tablovazetoj vico, staras rondorandaj "Rusuletoj" arĝentaj, flavaj kaj ruĝhelaj, Kvazaŭ kun vin' diversa, pokaletoj belaj; "Kaprid'" renverŝita funde bela poteto; "Funuleto" gracia ĉampankaliketo; 280 Plue "blankuloj" rondaj, blankaj, larĝaj, plataj. Kiel laktplenaj tasoj en Saksuj' farataj; Globoforma, per nigra polvo plenigita "Polvul" kiel piprujo — de aliaj nomoj Konataj nur al lupoj, leporoj; de homoj, Ilia granda nombro estas ne baptita. Al lupaj kaj leporaj neniu rapidas; Se iu kliniĝante eraron ekvidas, Kolere piedbatas: li fungon rompante, Faras nesaĝe, belan herbkovron difektas.

290 Telimeno nek lupajn, nek homajn kolektas, Distrite kaj enue ĉirkaŭrigardante, Kun kap' alte levita. Do Rejent' kolere Diras: ŝi fungojn serĉas sur arboj prefere; Asesor' pli malice ŝin igis kompari Al in' serĉanta lokon, kie neston fari.

Solecon kaj silenton serĉante laŭ vide, Ŝi, for de societo, iris malrapide Tra l' bosko sur monteton deklive levitan Kaj per arboj pli densaj ĉirkaŭe ombritan. 300 En mezo grizis ŝtono; torent' el sub roko Bruis, ŝprucis kaj serĉe je ombrara loko, En densaj, aliaj herboj sin kaŝis subite, Kiuj ĉirkaŭ fluge pendis akvon trinkigite.