Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/8

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la slavojn de la finaĵoj de la Romana imperio. De la fino de la II centjaro post Kristo en la mezo de la germanaj popoloj sur la romanaj limoj komenciĝas ia fermentado. Unu romana aŭtoro konservis al ni la sciigon, ke tiu ĉi fermentado estis kaŭzita per la premado de la nordaj barbaroj. Tiuj ĉi barbaroj, kredeble estis la slavoj; sed en ĉia okazo ili longan tempon ne povis ĝui la fruktojn de la ekscitita de ili movado kaj sin trabati sudon al Danubo. De la III centjaro komenciĝis la atakoj de gotoj kontraŭ la imperio, atakoj, kiuj renoviĝis kun pli granda forto post 150 jaroj kaj havis rezultate la transmigradon de la okcidentaj gotoj al la suda bordo de Danubo (375). Post ili sin almovis al Danubo la hunnoj kaj la orientaj gotoj, kiuj kaŭzis multon da zorgoj al la Bizantia imperio ĝis la foriro de Teodorik Italujon, t. e. ĝis la fino de la V centjaro. Ĉiu el tiuj ĉi popoloj kondukadis multkoloran miksaĵon de gentoj, kiuj loĝadis en diversaj tempoj en la najbaraĵo; ĉiu el ili, forirante, lasadis sian etnografian fundaĵon sur la Balkana duoninsulo. Nature, ĉe la instruituloj ofte naskiĝas la penso serĉi la komencon de slavoj en tiu ĉi etnografia miksaĵo. Unuj supozis, ke la slavoj povis veni al Danubo kune kun la hunnoj en la V centjaro, aliaj elkondukadis ilin kun la gotoj el la IV centjaro; aliaj eĉ pensis, ke la slavoj aperis tie ĉi tuj post la unuaj germanaj movadoj (markomana milito) en la II kaj III centjaroj. Tiuj ĉi konjektoj estas kredeblaj, sed la argumentoj, per kiuj ili estas apogataj estas malcertaj. La izolitaj slavaj loĝejoj efektive povus ekzisti en tiu ĉi tempo sur la suda bordo de Danubo, sed tiuj ĉi transmigroj sendube ne ŝanĝus rimarkeble la kontingenton de la apuddanuba loĝantaro. La transmigradoj de slavoj trans Danubon per masoj komenciĝas nur post la foriro de Teodorik. Tuj post la foriro de la orientaj gotoj la transdanuba loĝantaro subite ŝanĝiĝas. Anstataŭ la antaŭaj gotoj kaj hunnoj komencas penetri en la balkana duoninsulon novaj nacioj, kiujn la tiutempaj aŭtoroj laŭ la malbona literatura kutimo nomas per la klasikaj nomoj de scitoj kaj getoj. Sub la nomo "getoj", kredeble, oni komprenis la slavojn. En tiu