Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/100

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 102 —

lasi ĉiujn ligaĵojn de la mondo, min senigi kiel eble plej baldaŭ je ĉiuspecaj vanaĵoj, kaj korekti de nun per severmora konduto ĉiujn krimajn senbridaĵojn, al kiuj min portis la fajreco de blinda juneco.

Don Karlos

Tiu projekto, Doan Juan, ne kontraŭiras mian diron; kaj la societo de leĝa edzino povas ja sin alĝustigi kun la laŭdindaj pensoj, kiujn inspiras al vi la ĉielo.

Don Juan

Ho ve! tute ne! ĝi estas projekto, kiun ankaŭ prenis via fratino; ŝi decidis sian formondiĝon, kaj ni estis tuŝitaj ambaŭ samtempe.

Don Karlos

Ŝia formondiĝo ne povas nin kontentigi, povante esti aljuĝata al la malestimo, kiun vi havas por ŝi kaj por nia familio; kaj nia honoro postulas, ke ŝi vivadu kune kun vi.

Don Juan

Mi certigas vin, ke tio ne povas esti. Mi ĝin deziris miaflanke kiel eble plej forte; kaj eĉ hodiaŭ mi konsiliĝis kun la ĉielo pri tio; sed kiam mi petis de ĝi konsilon, mi aŭdis voĉon dirantan, ke mi ne devas pensi pri via fratino, kaj ke kun ŝi sendube mi ne faros mian savon.

Don Karlos

Don Juan, ĉu vi pensas nin ekblindigi per tiuj belaj senkulpigoj?