Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/16

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 18 —

plue; kaj la ekrigardo. kiu min akceptis, sciigas al mi multe pli da aferoj, ol mi volis scii. Mi estus tamen tre kontenta aŭdi el via buŝo la kaŭzojn de via forveturo. Parolu do, Don Juan, mi paŝtas, kaj mi vidu, kun kia mieno vi scios vin pravigi.

Don Juan

Sinjorino, jen estas Sganarelo, kiu scias, kial mi forveturis.

Sganarelo, mallaŭte al Don Juan.

Mi, sinjoro? Mi scias nenion pri tio, se plaĉas.

Sinjorino Elviro

Nu, Sganarelo, parolu. Tute egale, el kia buŝo mi aŭdos tiujn kaŭzojn.

Don Juan signante al Sganarelo, ke li alproksimiĝu.

Iru, parolu do al la sinjorino.

Sganarelo, mallaŭte al Don Juan.

Kion vi volas, ke mi diru?

Sinjorino Elviro

Alproksimiĝu, Sganarelo, ĉar oni tiel volas, kaj diru al mi iom la kaŭzojn de tiel akcelita forveturo.

Don Juan

Ĉu ci ne respondos?

Sganarelo, mallaŭte al Don Juan.

Mi havas nenion por respondi. Vi mokas vian serviston.

Don Juan

Ĉu ci volas respondi, mi diras?