Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/19

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 21 —

kaj ke la sama ĉielo, kiun ci mokas, scios min venĝi por cia perfido!

Don Juan

Sganarelo, la ĉielo!

Sganarelo

Vere jes, ni tre mokas ĉi tion. ni!

Don Juan

Sinjorino…

Sinjorino Elviro

Sufiĉas. Mi ne volas aŭdi plue, kaj mi kulpigas min, ke mi tro longe aŭdis. Estas malkuraĝe peti tro da klarigoj pri sia hontigo, kaj en tiaj aferoj nobla koro ĉe l'unua vorto devas preni sian decidon. Ne atendu, ke mi eksplodos tie ĉi en riproĉojn kaj insultojn; ne, ne, mi ne havas koleron por elspiri per vanaj vortoj; kaj ĝia tuta fajneco sin rezervas por la venĝo. Mi ree diras al ci, la ĉielo cin punos, perfidulo, pro l'ofendo kiun ci faras al mi; kaj se la ĉielo havas nenion, kion ci povas timi, timu almenaŭ la koleron de ofendita virino!