Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/24

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 26 —

tojn ĉe la fino de l'brakoj kaj grandajn funelojn el pasamento ĉe la kruroj; kaj inter ĉio tio ĉi, tiom da rubandoj, tiom da rubandoj, ke ĝi estas vere kompato! Eĉ la ŝuoj estas surtegitaj de rubandoj, kaj ili estas faritaj tiamaniere, ke mi rompus per ili mian kolon.

Ĉarlino

Je mia fido, Peĉjo, mi devas iri vidi ĉion tion ĉi.

Peĉjo

Ho! aŭskultu iom antaŭe, Ĉarlino. Mi havas ion alian por diri al ci.

Ĉarlino

Nu, diru, kio ĝi estas?

Peĉjo

Vidu, Ĉarlino, estas necese, kiel diras la alia, ke mi malŝtopu mian koron. Mi amas cin, ci bone scias, kaj ni estas edziĝontaj kune, sed je Dio, mi ne estas kontenta pri ci.

Ĉarlino

Kiel do? Kio estas?

Peĉjo

Estas, ke ci ĉagrenas mian spiriton, senkaŝe.

Ĉarlino

Kaj kiamaniere?

Peĉjo

Kapon de Dio! ci ne amas min.

Ĉarlino

Ha! ha! ĉu estas nur tio?