Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/29

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 31 —

Don Juan, al Carlino.

De kie venas al mi, belulino, tiel agrabla renkonto? Kiel! en tiuj kamparaj lokoj, inter tiuj arboj kaj ŝtonegoj, oni trovas personojn faritajn, kiel vi estas.

Ĉarlino

Vi vidas, sinjoro.

Don Juan

Ĉu vi estas el tiu ĉi vilaĝo?

Ĉarlino

Jes, sinjoro.

Don Juan

Kaj ĉu vi loĝas en ĝi?

Ĉarlino

Jes, sinjoro.

Don Juan

Via nomo estas…?

Ĉarlino

Ĉarlino, por vin servi.

Don Juan

Ha! kiel bela persono, kaj kiel penetremaj estas ŝiaj okuloj!

Ĉarlino

Sinjoro, vi faras min tute hontanta.

Don Juan

Ha! ne hontu aŭdi pri vi veraĵojn. Sganarelo, kion ci diras? Ĉu oni povas vidi ion pli agrablan? Turnu vin iom, se plaĉas. Ha! Kiel beleta estas tiu talio! Altigu iom la kapon, per favoro. Ha! kiel ĉarma estas tiu vizaĝo! Malfermu viajn okulojn tute. Ha! kiel belaj ili