Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/52

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 54 —

Sganarelo

Tiel malmulte. Ĉu vi ne kredas, je l' alia vivo?

Don Juan

Ha! ha! ha!

Sganarelo

Jen homo, kiun mi havos multe da malfacilo por konverti. Kaj diru al mi iom, pri la koboldmonako, kion vi kredas? He!

Don Juan

La peston por la malspritulo!

Sganarelo

Kaj jen estas, kion mi ne povas elporti; ĉar nenio estas pli vera, ol la koboldmonako, kaj mi riskus la pindiĝon por tiu ĉi. Sed tamen oni devas kredi ion en la mondo. Kio estas do tio, kion vi kredas?

Don Juan

Kion mi kredas?

Sganarelo

Jes.

Don Juan

Mi kredas, ke du kaj du estas kvar. Sganarelo, kaj ke kvar kaj kvar estas ok.

Sganarelo

Jen estas bela kredo kaj belaj artikoloj de kredo! Via religio, kiel mi vidas, estas do la aritmetiko? Oni devas konfesi, ke strangaj frenezoj sin metas en la kapon de la homoj, kaj ke, kvankam oni bone studis, oni ta-