Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/58

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 60 —

Don Karlos

Mi okaze forvojaĝis de frato kaj de tuta nia sekvantaro; kaj, dum mi penis ilin reatingi, mi renkontis tiujn rabistojn, kiuj tuj mortigis mian ĉevalon, kaj sen via braveco estus farintaj same al mi.

Don Juan

Ĉu via intenco estas iri al la Banko de l'urbo?

Don Karlos

Jes, sed ne volante eniri; kaj ni vidas nin devigataj, mia frato kaj mi, resti en la kamparo pro unu el tiuj aferoj, kiuj finkondukas la nobelojn oferi sin kaj sian familion al la severeco de sia honoro, ĉar fine ilia plej bona sukceso estas ĉiam pereiga, kaj se oni ne lasas la vivon, oni estas trudata lasi la reĝlandon; kaj en tio ja mi trovas malfeliĉa la situacion de nobelo, ke li ne povas sin trankviligi per la tuta singardeco kaj honesteco de sia konduto, sed li, estas sklavigata per la leĝoj de l'honoro al la malreguleco de konduto malpropra, kaj vidas vivon, ripozon kaj havaron siajn dependi de la kaprico de ĉiu ajn fibravegulo, kiu ekkuraĝos fari al li unu el tiuj ofendoj, pro kiuj honestulo devas perei.

Don Juan

Oni havas tiun bonaĵon, ke oni trudas ricevi la saman riskon, kaj pasigi same malbone la tempon al tiuj havantaj la kapricon ekfari al ni ian ofendon senkaŭze. Sed ĉu ne estus maldiskretaĵo demandi vin, kia povas esti via afero?

Don Karlos

Tien ĝi venis, ke ne plu estas eble fari sekreton pri ĝi; kaj kiam l'insulto fine aperiĝis, nia honoro jam devi-