Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/86

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 88 —

eltiri vin de la profundegaĵo, al kiu vi kuras. Jes, Don Juan, mi scias ĉiujn senbridaĵojn de via vivo; kaj tiu sama ĉielo, kiu tuŝis mian koron kaj ĵetigis miajn okulojn sur la erarojn de mia konduto, inspiris al mi, ke mi venu vin trovi, kaj diru al vi ĝiaparte, ke viaj ofendoj elkonsumis ĝian indulgemon, ke ĝia timeginda kolero estas preta fali sur vin, ke estas en via povo ĝin eviti per senprokrasta pento, kaj ke eble vi ne havas ankoraŭ unu tagon por povi vin forsavi de la plej granda el ĉiuj malfeliĉoj. Miaflanke, mi ne teniĝas plu al vi per kia ajn monda aldoniteco. Mi revenis, dank' al la ĉielo, el ĉiuj miaj frenezaj pensoj; mia formondiĝo estas decidita, kaj mi petas nur sufiĉe da vivo por povi ellavi la kulpon, kiun mi faris, kaj meriti per severa pentofaro pardonon pro la blindeco, en kiun enigis min la ekscitoj de kondamninda pasio. Sed en tiu formondiĝo, mi havus treegan doloron, se persono, kiun mi dolĉege amis, fariĝus bedaŭrinda ekzemplo de la ĉiela justeco; kaj ĝi estos nekredebla ĝojo, se mi povos sukcesi, ke vi volos deturni de super via kapo la teruregan baton, kiu vin minacas, Mi petegas vin, Don Juan, donu al mi, kiel lastan favoron, tiun dolĉan konsolon; ne rifuzu al mi vian savon, kiun mi petas per larmoj; kaj se vi ne estas tuŝata de via intereso, estu almenaŭ de miaj petoj, kaj indulgu min je la kruela malplezuro vidi vin kondamnitan al eternaj turmentoj.

Sganarelo, flanken.

Kompatinda virino!

Sinjorino Elviro

Mi amis vin kun treega fervoro; nenio en la mondo estis al mi tiel kara kiel vi; mi forgesis mian devon por vi, mi faris ĉion por vi; kaj la tuta rekompenco, kiun