Sganarelo
He! Sinjoro…
Don Juan
Kio! Parolu.
Sganarelo
Sendube, vi estas prava, se vi volas; oni ne povas iri kontraŭ tio. Sed, se vi ne volus, estus eble alia afero.
Don Juan
Nu, mi donas al ci la permeson paroli, kaj diri al mi ciajn sentojn.
Sganarelo
En tiu okazo, sinjoro, mi diras al vi senkaŝe, ke mi ne aprobas vian metodon, kaj trovas tre malbele ami ĉiu-flanke, kiel vi faras.
Don Juan
Kio! Ci volas, ke oni sin devigu restadi ĉe l'unua objekto nin prenanta, ke oni forrifuzu la mondon por ĝi, kaj ke oni ne plu havu okulojn por kiu ajn? Jen estas bela afero voli distingiĝi per la falsa honoro esti fidela, sin entombigi je eterne en unu pasio, kaj esti mortinta tuj de sia juneco por ĉiuj aliaj belaĵoj, kiuj povas frapi niajn okulojn! Ne, ne, la konstanteco estas bona nur por ridinduloj; ĉiuj belulinoj rajtas nin ĉarmi, kaj la supereco esti unue renkontita ne devas rabi de l'ceteraj la justajn pretendojn, kiujn ili havas ĉiuj sur niaj koroj. Miaparte la beleco min ravas, kie ajn mi ĝin trovas, kaj mi cedas facile al tiu dolĉa perforto, per kiu ĝi min forlogas. Kiom ajn mi estas endevigita, la amo, kiun mi havas por unu belulino, ne devigas mian animon fari maljustaĵon al la aliaj; mi konservas okulojn por vidi la me-