Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/96

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 98 —

Don Juan

Estas efektive en tio ĉi io, kion mi ne komprenas; sed kio ajn ĝi povas esti, tio ne estas kapabla konvinki mian spiriton nek ŝanceli mian animon; kaj se mi diris, ke mi volas korekti mian konduton kaj min ĵeti en ekzemplan vivmanieron, tio ĉi estas projekto, kiun mi formis per pura politiko, utila artifiko, necesa grimaco, al kiu mi volas min trudi, por indulgi patron, kiun mi bezonas, kaj min ŝirmi, flanke de la homoj, kontraŭ cent bedaŭrindaj aventuroj, kiuj povus okazi al mi. Mi bone volas, Sganarelo, konfidencii ĝin al ci, kaj mi estas tre kontenta havi atestanton pri la fundo de mia animo, kaj pri la veraj motivoj, kiuj min devigas fari la aferojn.

Sganarelo

Kio! vi kredas nenion entute, kaj vi volas tamen starigi vin kiel virtulon?

Don Juan

Kaj kial ne? Estas tiom multe da aliaj kiel mi, kiuj sin enmiksas je tia metio, kaj uzas la saman maskon por trompi la homojn!

Sganarelo

Ha! Kia homo! kia homo!

Don Juan

Ne estas plu hontigo en tio, la hipokriteco estas malvirto moda, kaj ĉiuj malvirtoj modaj ŝatiĝas kiel virtoj. La rolo de virtulo estas la plej bona el ĉiuj roloj, kiujn oni povas ludi. Hodiaŭ la profesio de hipokritulo havas mirindajn bonaĵojn. Ĝi estas arto, kies falseco estas