ĉiam respektata; kaj kvankam oni ĝin malhonoras, oni kuraĝas nenion diri kontraŭ ĝi. Ĉiuj ceteraj malvirtoj de homo estas elmetataj al cenzuro, kaj ĉiu havas permeson ilin ataki laŭte; sed la hipokriteco estas privilegia malvirto, kiu per sia mano fermas la buŝon al ĉiuj, kaj ĝuas trankvile superestran senpunecon. Oni ligas, per multego da grimacoj, intiman societon kun ĉiuj sampartianoj. Kiu ofendas unu el ili, tiu altiras ĉiujn sur siajn brakojn; kaj eĉ tiuj, kiujn oni scias agi bonfide pri tio, kaj kiujn ĉiu konas esti vere tuŝitaj, tiuj, mi diras, estas ĉiam la trompatuloj de la ceteraj; ili sin ĵetas simplanime en la laĉon de la grimacistoj, kaj blinde subtenas la simiojn de siaj faroj. Kiom multe da ili, laŭ cia supozo, mi konas, kiuj, per tia artifiko, lerte revestigis la malordaĵojn de sia juneco, faras al si ŝildon el la mantelo de la religio, kaj, sub tiu respektata vesto, havas permeson esti la plej malbonaj homoj en la mondo? Kiom ajn oni scias iliajn intrigojn, kaj oni konas ilin tiajn, kiaj ili estas, ili tamen ne ĉesas havi krediton inter la homoj; kaj kelka mallevo de kapo, krucuma ekĝemo, kaj du okulruloj rearanĝas en la mondo ĉion, kion ili povas fari. Sub tiu favora ŝirmo mi volas min savi, kaj sendanĝerigi miajn aferojn. Mi ne lasos miajn dolĉajn kutimojn, sed mi zorgos min kaŝi, kaj gajiĝos senbrue. Se okaze mi estos malkovrita, mi vidos, ne moviĝante, miajn interesojn alpreniĝi de la tuta roto, kaj estos defendata de ĝi antaŭ kaj kontraŭ ĉiuj. Fine, ĝi estas la vera rimedo por fari senpune, kion ajn mi volos. Mi starigos min kiel cenzuristo de malpropraj faroj, juĝos malbone pri ĉiuj, kaj havos bonan opinion nur pri mi. Tuj kiam oni min ofendos eĉ iomete, mi pardonos neniam, kaj konservos tute kviete nepacigeblan malamon. Mi faros min la venĝanto de l' interesoj de l' ĉielo; kaj sub tiu oportuna preteksto, mi puŝos miajn malamikojn,
Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/97
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 99 —